Laŭdo de Dio kaj Dankemo (#15945)

Mia Dio, mia Adorato, mia Reĝo, mia Deziro! Kiu lango povas voĉigi mian dankon al Vi? Senatenta estis mi, Vi min vekis. Turniĝinta for de Vi estis mi, Vi grace min helpis turniĝi al Vi. Kvazaŭ mortinto estis mi, Vi per la vivakvo min vigligis. Velkinta estis mi, Vi per la ĉiela torento de Via parolo fluanta el la Plumo de la Plej Mizerikorda min revivigis.
Ho Dia Providenco! Ĉio ekzistanta estas generita per Via malavaro; ne senigu ĝin de la akvoj de Via donacemo, nek baru ĝin for de la oceano de via korfavoro. Mi petegas Vin helpi kaj asisti min ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, ke serĉu mi Vian praan favoron el la ĉielo de Via graco. Estas Vi, vere, la Eternulo malavara, la Suvereno de la regno de l’ eterneco.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Laŭdo de Dio kaj Dankemo (#15946)

Li estas la Senkompara!
Glorata estu Vi, ho Eternulo, mia Dio! Je Via Plej Supera Nomo en la Tabernaklo de l’ hele brilanta splendo kaj je Via Plej Sublima Vorto en la Reĝejo de transcenda gloro mi petegas Vin protekti ĉi tiun servanton, kiu ĝuas Vian kompanecon, aŭskultas la akcentojn de Via voĉo kaj rekonas Vian pruvon. Donu, do, al li la bonon de tiu ĉi kaj de la venonta mondo kaj dotu lin per la rango de l’ justeco en Via ĉeesto, por ke ne forglitu liaj piedoj de Via ĉioglora kaj plej supera pado.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Laŭdo de Dio kaj Dankemo (#15947)

Laŭdata estu Vi, ho mia Eternulo, ĉar Vi ebligis al mi rekoni la Manifestiĝon de Via propra Memo kaj helpis al mi fiksi mian koron je la korto de Via ĉeesto, la celo de la adorado de mia animo. Mi petegas Vin, je Via nomo, kiu igis la ĉielon disŝiriĝi kaj la teron krevi, dekretu por mi tion, kion Vi dekretis por tiuj turniĝintaj for de ĉio alia krom Vi kaj firme apogintaj sian koron je Vi. Permesu, ke eksidu mi en Via ĉeesto sur la seĝo de l’ vero, ene de la Tabernaklo de l’ Gloro. Potenca estas Vi fari kion Vi volas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉioglora, la Ĉiosaĝa.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Laŭdo de Dio kaj Dankemo (#15949)

Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, altiras Vi al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, donacas Vi la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, povas neniu rezisti la efikon de Via suverena Volo. De eterne regas Vi la tutan kreitaron kaj ĉiam regados Vi super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Supera, la Ĉiopotenca, la Ĉiosaĝa.
Iluminu, ho Eternulo, la vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas la Manifestiĝo de Via Memo kaj la Tagiĝo de Via Esenco. Vere, estas Vi la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Nelimigita, la Ĉion-Venkanta.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Laŭdo de Dio kaj Dankemo (#15948)

Laŭdegata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras neniun, Kiu estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke turnu mi, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, mian vizaĝon plene al Vi.
Estas Vi la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

